Verŝajne
tra tie oni povas
aliri
la tombejon de libroj.
Nur
tra ĉi
tie. Verŝajne
alia vojo ne ekzistas.
Ĉar
verŝajne
estas nur unu vojo.
Ununura
vojo. Tamen ni ne certas
ĉu
la vojo kiun ni nun iras
estas
ĝuste
tiu ununura.
Samkiel
ni ne certas, ĉar
tio ĝenerale
ne
estas certa, ĉu
tiu tombejo ekzistas.
Ĉar
eĉ
se ĝi
ekzistus, kiel libroj
translokiĝus
tien?
Se
jen homoj portus librojn tien,
ili
scius pri tiu tombejo kaj sendube
konus
la vojon, ili devus koni ĝin
-
alimaniere
ili ne povus aliri tien
kaj
reveni de tie. Escepte nur se ili
simple
ne revenas...
Kaj
se tiu estus nur unu persono,
iu
speciala persono,
ununura
kiu scius kiel tien aliri,
pli
aŭ
malpli baldaŭ estus
[rekonata]
eĉ
se plenumus sian taskon plej sekrete,
vualita
kaj kaŝita per la sama helego
kiu
regas ĉi tie, aŭ eĉ per pli granda.
Tamen
neniu aŭdis pri iu
tia.
Do
restas nur akcepti la supozon
vere
nekredeblan kaj neeksplikeblan,
ke
libroj mem tien veturas. Iel.
Pere
de manieroj kiujn nur ili konas
.....
eble ili flugas – ja libro aperta
similas
birdon kiu disetendis siajn
flugilojn
– tamen ili devus estis apertaj,
oni
devus aperti ilin je la fino,
ili
mem devus sin malfermi....
Tio
ĉio iom memorigas
diversajn
fabelaĉojn
pri tombejoj elefantaj.
Pri
maljunaj elefantaj soluloj,
kiuj
iras al unu loko por morti tie.
Multaj
eburkomercistoj sonĝis
kaj
revis pri tia loko.
Tiu
kiu tian lokon trovus, ekposedus
nekalkuleblajn
dentegojn elefantajn
kaj
iĝus riĉega
tuj kaj senpene.
Tiu
sonĝo, tiu revo,
nutriĝis per
fabelaĉoj
kaj fabelaĉoj nutriĝis
per
tiu ĉi sonĝo,
tiu ĉi revo – tiele
kutime
estas .....
Kompreneble,
oni ne devas atendi,
ke
la vojo gvidanta al tia loko estas
iel
markita. Ni devus estis kontentaj,
ke
ni scias, ke ĝi
probable estas iu
el
la blankaj tuneloj. Bedaŭrinde,
oni ne scias
de
kie venas tia supozo.
Eble
iu legis tion en iu libro, sed
nek
ni nek oni ne scias kiu estis
la
leganto, en kiu libro li (aŭ ŝi) tion legis,
kie
kaj kiam tio okazis. Oni povas suspekti,
ke
en aliaj libroj troviĝas aliaj indikiloj,
kvazaŭ
pecoj de disŝirita mapo.
Tamen
neniu scias, kiel tia mapo aspektintus,
pro
tio ne scias ankaŭ kiel aspektintus ĝiaj pecoj.
Povus,
ekzemple, montriĝi, ke la mapo estas
printita
blanke sur blanka papero – tio ne signifas,
ke
ĝi estus nelegebla, ĝi simple estus nur
legebla
malfacilege kaj grado de malfacileco
dependus
de diverso de nuancoj inter koloroj
de
papero kaj de farbo.....
Nu,
jen vere tre interesa balbutado.
Ĉar
tio estas balbulado, vere.
Eĉ
se ni premisus ke por libroj gravas
ke
ni, la legantoj, ekkonsiderus tion kiel
balbutadon
– ja tiele la mistero, la sekreto,
estos
protektitaj plej bone....
Nu,
bone, ĉu tio vere estas grava?
Ja
tio ĉio estas unu vastega tombejo.
Jes.
Estas ĝuste tiele.
Unu
vastega tombejo.
Ĉirkaŭe
nur kadavroj.
Tiu
belega, jam duone sovaĝa,
daŭre
resovaĝiĝanta ĝardeno ie
super
ni, aŭ apud, aŭ eble sub,
jen
ega forĵetaĵejo de kadavroj.
Ĉie
montiĝas kairnoj de kadavroj
kaj
oni (kaj ni) ne vidas tiujn.
Forĵetaĵojn
kaj rubaĵojn videbliĝas
dum
kadavroj restas kaŝitaj.
Nur
de tempo al tempo: disĵetitaj plumoj,
nemanĝitaj
musaj intestoj, spuroj
de
dramoj, de freŝaj tragedioj, aŭ
restaĵoj
posttagmanĝaj.
Sed
muŝaj kadavroj vere abundas,
sur
la fenestrobreto en mia laborejo
......
sed laborejo ne estas ĝardeno
-
nu, mi bedaŭras, povus esti ......
Por
kio unu tombejo pli?
Por
kio iu alia, speciala, iu
tombejo
en la tombejo? Forbruliĝi,
permesi
al vento forĵeti la cindrojn
sur
belega herbejo ....... Por kio tiaj
ceremoniaĵoj?
Ĉu
iu iam vidis iun kadavron de libro?
Libroj
naskiĝas. Tio estas klarega. Evidenta.
Videbla.
Tion oni povas sekvi, filmi, montri.
Verŝajne
ĉio kio naskiĝas, ankaŭ mortas.
"Verŝajne"
– do senduba tio ne estas.
Eble
ekzistas kaj vivas estaĵoj, kiuj
naskiĝas
(aŭ komencas ekzisti, ekestas,
aperas)
kaj ne mortas (aŭ ne ĉesas ekzisti,
ne
malaperas). Aŭ ankoraŭ ne mortis -
kvankam
jam vivas (ekzistas) milionoj
da
jaroj – mortos (malaperos) post milionoj
da
jaroj kaj neniu tion rimarkos, nek filmos,
kaj
ni estos konvinkitaj pri ilia senmorteco
(malebleco
malaperi).
Ne
ĉiuj libroj, kiuj
ĝis
nun naskiĝis
(aŭ
kiuj ĝis nun estis verkitaj
kaj
eldonitaj) ankoraŭ ekzistas.
Parto
da ili jam ne ekzistas.
Pri
iuj ni ion scias, ke ili estis,
ni
konas iliajn titolojn.
Pri
aliaj ni scias nenion. Ili malaperis.
Ne
ekzistas plu. Same kiel malaperis miloj,
milionoj
da papilioj – flugis, irizis kaj malaperis.
Jen
la lasta ekzemplero de iu titolo pereas
ekzemple
en flamoj. Kaj? Ĉu jen la fino?
Neniigo.
Morto. Jam neniu tralegos tiun
libron.
Se ĝi ne estis interesa, neniu rakontos
pri
ĝi, ne memorigu ĝin kortuŝe aŭ vee.
Poste
neniu transdonos iuj-ajn terurajn
opiniojn,
ruzegajn mensogojn, troajn
raviĝojn.
Neniu bedaŭros ĝin, ĉar neniu
scios
ke ĝi ekzistis.... Aŭ eble la libro
naskiĝas
kiam mi komencas legi ĝin,
mortas
kiam mi finas legadon kaj metas
ĝin
sur la breton. Tiam biblioteko estus
tombejo
de libroj....... Nu, la metaforo ŝika, sed
iom
fuŝa kaj kripla. Mi imagas iun grandiozan
komisionon
kiu post penegaj esploroj solene
kaj
tute senerare kaj senhezite anoncas,
ke
la jena libro jam taŭgas plu por nenio,
jam
legado ne povas esti daŭrata, ke ĉio kio
en
ĝi skribita estas nur stertorado nominda
la
lasta spiro. Jen la kadavro.
Endas
kaj indas esti entombigita.
Aŭ
en bela ĉerko.
Aŭ
en argila ujo.
Aŭ
en arĝenta kesteto.
Aŭ
bruligita sur ŝtipo grandioza.
Aŭ
makulaturigi ĝin.
Preni
el ĝi organoj kaj histoj
necesaj
por transplanti tiujn en aliajn,
longdaŭre
malsanajn librojn.
Depende
de meritoj. Kaj laŭ la volo
de
superba komisiono.
.
. . . . . . . . . . . . . . . . . .
Libro
estas tombejo.
Ĉar
ĉiu vorto jen kadavrigita penso.
Rigardu
al la jena teksto kiel al la plano
de
tombejo. Vicoj de tomboj kaj aleetoj
inter
ili... Metaforo morna aŭ vero sincera?
Vero
nesincera – tio sonas iom pli bone,
iom
malpli tragie, iu ŝanco sonetas, iu iluzio
.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Aŭ
imagu ion tian:
traleginte
la libron ĉiujn vortojn
ni
ŝutas en egan ujon, tie ni miksas
ilin,
muelas, kaj poste sur puraj paĝoj
ni
verŝas tute alian kombinaĵon, alian
rakonton.
Tia estas morto de la libro -
tia
estas naskiĝo de la libro
. . . . . . . . . . . . . . .
Kiam
mortas vorto?
Kiam
neniu uzas ĝin plu?
kiam
ĝi ne troveblas en iu-ajn vortaro?
Ĉar
se ĝi estas kaŝita eĉ en la plej sekreta
kaŝejo
en ies memoro de unu persono
kaj
ĉiumomente povus tiun kaŝejeton
forlasi,
tio signifas ke la vivo daŭre
en
ĝi inkandeskas.
Do
mortaj vortoj estas vortoj,
kiuj
ĉesus ekzisti,
kiuj
atingas la staton
kvazaŭ-ili-neniam-ekzistus.
Oni
ne eblas kalkuli aŭ eĉ supozi
la
nombron de mortaj vortoj.
Oni
eblas diri kaj verki nenion
pri
mortaj vortoj. Nenion. Tial
ili
estas mortaj vortoj.
.
. . . . . . . . . . . . . . . . .
Tamen
ili povus esti kolektitaj
en
la librego pri kiu neniu sciis.
Iu
(kiu?) devus garantii, ke neniu
neniam
kaj nenie trovos ĝin, ĉar
trovado
egalus resurekto, revivigo
de
ĉiuj vortoj en tiu libro skribitaj.
Kaj
resurekto signifus nur tion, ke ili
ne
mortis. Do, eĉ la plej eta suspekto
pri
ekzisto de tia libro ne povus esti,
ĉar
tia plej eta suspekto indikus eblecon trovi ĝin
kaj
tia ebleco signifus fajrerojn de vivo en
tiuj
vortoj.
.
. . . . . . . . . . .
Do
la tombejo de vortoj ne ekzistas,
ĉar maleblas ke ĝi ekzistu.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Kaj
ĉu tombejo de libroj povus ekzisti?
Mortaj
libroj kaj en ĝi vivaj vortoj?
Ŝajnas
kontraŭdiro, antitezo....
Ne,
libroj ne ekzistus. Estus nur titoloj.
La
tombejo de libroj estus nur katalogo
de
libroj kiuj jam ne ekzistas, kiujn oni
ne
povas ekhavi. Nenie. En neniu biblioteko.
En
neniu antikvaĵejo. Restus nur recenzoj.
Same
kiel restas nur memoraĵoj.
.
. . . . . . . . . . . . . . . . . .
Se
la vorto estas la tombo de penso,
tiam
tiu ĉi teksto, samkiel ĉiu alia
teksto,
estas la tombejo.
Oni
do povus ekrigardi tien kaj
ien.
Tion aŭ alion eltombigi...
Kion
ni elektu? Ion ajn.
Atentu
je diversaj vampiroj kaj zombioj.
Kial
tiu ĉi lando estintus libera de stulteco,
se
la stulteco estas tombo de saĝo,
kaj
ĉirkaŭ ni nur unu vastega tombejo?
.
. . . . . . . . . . . .
Nu,
kaj kie ni aliris?
Al
kio ni alvenis?
Vakue
kaj malplene ĉirkaŭe.
Denove
ni erarvagis. Devojiĝis.
Kiel
ni alvojiĝos?