Ĉiu
libro havas sian finon.
Jen
banala konstato kiu tute ne estas banala.
Ĝi
estas labirinta, malrekta, falsema, trompa kaj mensoga.
Ĉar
ĉu
libro vere povas havi finon?
Ĉu
kovrilo ion finas, fermas, disdividas, forigas, fortranĉas?
Jes,
la kovrilo ion finas, fermas, disdividas, forigas, fortranĉas.....
Ĝi
distranĉas
la rakontatan historion, ne gravas kia historio ĝi
estas.
Distranĉas,
sed ne finas.
La distranĉita
ŝnuro
ekhavas du finojn.
Tamen tiu fino ne estas la fino de ŝnuro,
sed la fino de parto de la ŝnuro,
de ĝia
segmento.
Distranĉante
la ŝnuron
oni ne malaperigas la distranĉitan
parton.
Tiu ago nur rompas la kontinuecon.
La fino de segmento ne
estas la fino de ŝnuro,
nu, escepte se okazas du precipaj kazoj:
kiam ni fortranĉas
la finojn de la ŝnuro.
Kaj se la ŝnuro
havas la finojn tio signifas nur tion, ke ĝi
estas tre longa segmento.
Estas
ankaŭ
libroj kiuj aspektas kvazaŭ
ili havus la finon, sed ne havas.
Kiam ni ĝislegas la lastan paĝon
ĝi montriĝas la unua.
Nu, kaj?
Nenio vere interesa.
Ni daŭre
spertas la segmenton, sed ĉi-kaze la segmento estas simple la lopo.
Kaj tia lopo, elipsa ĉenero, pretendas esti senfina.
Se
estus la vero, ke libroj estas nur vortoj en iu superlibro, kaj
vortoj en libroj estas tutaj sublibroj, tiam la problemo de fino
aspektus eĉ pli malbone.
Ĉi
loke oni devas demandi, ĉu la fino de libro estas la lasta paĝo aŭ
eble la rando de paĝo, de iu ajn paĝo?
La rando de paĝo estus la
finrando de rakonto, abismo en kiu la rakonto falas kaj kie rompiĝas,
disfrakasiĝas.
Aŭ ne. Aŭ saltas en belan spacon kaj komencas
flugi. Nur tiam ĝi komencas belege flugi.
Flugas kaj fluas tra ĉielo
senlima - - - - - - - -
sufiĉas
nur rigardi for-kaj-apud ekrane
kaj tiam oni povas legi senfine
oni
ankaŭ povas returni, sed ĉu tio vere indas?