Ardas. Brilas. Briletas. Inkandeskas. Lumas.
Ne brilas. Ne lumas. Kvazaŭ estingiĝis. Eĉ ne inkandeskas.
O, nun denove brilas. Kvazaŭ iu ion ŝaltus kaj malŝaltus.
Signalas. Volas diri ion.
Eble iu staras tie, tenas enmane etan spegulon, ludas... Kaptas la sunon. Forigas leporojn. Forigas leporetojn – tiele diras la popola transbarila kaj forekrana... Tamen neniu ulo tie videbliĝis. Rigardeblas nur briletanta makulo. Iu lageto postinunda. Postinundeta. La rivereto tie fluanta ne inundas - ĝi nur inundetas, de tempo al tempo, prefere malofte. Tro multe da akvo – tro malmulte da spaco en la riverujo kaj la herbejoj ĉirkaŭe flataj. Sed tio neniam estas vera inundo kiu ĉion detruas kaj dronigas. Kaj nun ne okazis eĉ inundeto, do tio sendube ne povus esti akvejo. Do iu flako? Sed ne pluvis lastatempe. Peco de lado? Ega peco de lado? De lado arĝenta. Arĝenta se temas pri ĝia koloro kaj ŝtala se temas pri materialo. Forta kaj dura. Fortega kaj durega. Kvazaŭ kiraso. Kirasego polurita. Glatega kiel spegulo. Oni povus rigardi sin en ĝi. Escepte se ĝi estas konveksa aŭ konkava – tiam la spegulaĵo estus deformita. Kaj ĝuste tiaj spegulaĵoj diras la veron. Montras. Certe, ke montras. Escepte se mi estus portanta vestojn faritajn el literoj. Escepte se mi vestiĝus en tekstoj. Tiam ili estus parolantaj. Prefere balbutantaj. Fabelumantaj. Rakontantaj sensencaĵojn kaj stultaĵojn... Aŭ eble tio estas iu besta hararo nekutime briletanta? Eble skvamaro? Kies skvamoj – de iu fiŝo? Iu fiŝo kuŝas tie? Tiom granda? Kiel ĝi enpuŝintus sin en la streta rivereto? Do eble iu serpento. Arĝenta serpento. Ne. Mi neniam vidis ĉi tie serpenton. Eble mi rigardis ne sufiĉe atente, eble ĉi tie estas simple tro malvarme por serpentoj. Sed lacertoj troveblas. Do eble tio estas lacerto. Lacertego. Treega, arĝenta lacerto... Tiaj grandegaj kaj arĝentaj lacertoj ĉi tie ne vivas. Nek ĉi tie, nek tie. Nenie je la tereno proksima kaj malproksima... Do iu drako. Fosilio metala de iu dinosaŭro. Unua je la tuta mondo metala fosilio.
Kaj eble iu testudo? Sed testudoj ne vivas ĉi tie. Tiam ĝi devus esti iu el la testudoj kiuj portas la mondon sur siaj karapacoj. La testudo grandulo. La testudo giganto en la karapaco el elektrono. El krizelefantino. La tero truiĝis tiuloke kaj la pinton de la testuda karapaco elmergiĝis... Tamen kurbeco de la karapaco indikas, ke tio povus esti giganta limako. La mondo ja povus same facile esti portata far gigantaj limakoj kun belege volvitaj konkoj.
Aŭ eble iu kavaliro? Sorĉitaj kavaliroj ofte dormas sub montoj. Dormas en dolĉaj kirasoj kovrantaj tutajn korpojn, eĉ la fingrojn havas en ŝtalaj glavoj. Nu, kaj neatendite tiu fingro povus ekaperi. Aŭ genuo. Sed la genuo estus tro granda. Do la kalkano. Ne. Se tio estintus iu kavaliro, tiam ekaperus la fingro.
Sed tio povas esti ordinara litero. Aŭ signo. Jes. La signo. Eltranĉita el arĝenteska, speguleska membrano. Por ke nuboj respeguliĝu. Iu instalaĵo. Iu forĵetita, forlasita maŝino. Bizara maŝino. Tute stranga kaj nekutima. Ĉar anstataŭ rustiĝi, ĝi arĝentiĝas kaj brilas. Teknologio kosma. Jes. Kompreneble, ke jes. Tio estas NFO. Ĉar NFO havas la formon de flako. Flako de hidrargo.
Sensencaĵoj. Jen kutimaj sensencaĵoj.
Aŭ eble komencas ardiĝi la krevinta ekrano? Morgaŭ en tiu ĉi loko ni trovos nigran truon ĉirkaŭitan per ardanta haloo.
Ne, morgaŭ oni vidos nenion. Neniun spuron. Restos nur nebula memoraĵo, kaj eĉ tio ne estos certa. Denove la sekva enigmo ne estos solvita.