tiĝos
ĉiu
ekvidinte la konstruon ekstreme nekutiman, ununuran, unikan, neniam
antaŭe
vidatan, neripeteblan..... Oni povus multipliki kaj multipliki
vortojn, sed neniu eĉ
proksimume montros al ni la karakteron de tiu ĉi
konstruo. Nu, eble nur la vorto efemera.
Probable tiu ĉi
vorto povus esti ĝusta
– supozante ke iu vorto povus esti tia; vortoj neniam estas ĝustaj,
vortoj nur deformas kaj difektas. Do, estu ĝi
efemera.....
Imagu la
gigantan truson. Vere egan. Vastegan kiel piedpilka ludejo.
Ho, eĉ
pli grandan, pli vastan. Pli longan kaj pli larĝan.
Eble kiel la herbejo kiuj nur mi povas nun vidi kaj rigardi tra la
trusoj de senfoliaj branĉoj
kaj branĉetoj.
Kaj suplan, flekseblan. Ne rigidan. Kurbumantan kaj ondumantan....
Kaj eble prefere la rigidan?.... Sed, sendube tute travideblan.
Travideblan, sed videblan, rigardeblan. Klare rimarkeblan. Por ke oni
povus rigarde sekvi ĉiujn
nodojn, kunirojn kaj kruciĝojn.
Estantan-sed-kvazaŭ-ĝi-tute-ne-ekzistus-.....
Kiel fluganta
tapiŝo.
Kiel fluganta tapiŝo
kiu ekŝvebis
tuj super la kapo. La fluganta tegmento kiu haltis dum sia flugo –
ŝvebas,
sed ne pendas, ĉar
ne estas pendigita. Jes. Simple ŜVEBAS.
Jen
la konstruo memportanta. Jen la konstruo memapoganta. Jen la konstruo
memŝvebanta. Jen la konstruo mempendanta. Neniuj apogoj. Neniuj
ŝnuroj. Neniuj helicoj.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
________________________________________________________________________