Komence
vi vidas sur la
ekrano ĝuste
tion. Aranĝo
de literoj estas iom bizara. Ne estas facile komponi ilin en
sencoplenaj vortojn, ĉar
la vortoj mem estas bizaraj. Precipe bizara ŝajnas
la triopa S. Ega raraĵo.
Unuan fojon vi vidas la vorton, kiu havas tri samajn konsonantojn
kune, unu apud alia. Plej probable la efekto de siblado ne estis ĉefa
kialo, ĉar
tio ne estas la fiaĉa
rakonteto pri serpento bone konata en la landoj transbarilaj kaj
apudekranaj. Do vi komencas suspekti, ke eble ankaŭ
la stranga aranĝo, netipa komponaĵo ne estas hazarda – ĝi iel
rilatas al tio kio aperos sur la ekrano kiam la titolo malaperos. Nu,
ofte okazas, ke la komenco titola estas pli interesa, ol la filmo
mem. Ni vidu, kio okazos ĉi kaze. Se titolado estas preskaŭ aparta,
sendependa filmeto, tiam tiu filmeto diferencas de la filmo kiu poste
sekvas, kontrastas – ofte, do ne ĉiam... Kaj ĉi kaze aperas io
diferenca, tamen ne tute diferenca, ne tute malsama: fotoj (bildoj),
neklaraj, malhelaj, ŝmirkonturaj, anstataŭas la literojn, sed la
ekrano daŭre estas dividita je la sama kvanto da fakoj. Kaj estas
ĝuste 27 fakoj. Ne nur tial, ke estas ĝuste tiom da literoj
(intervortaj spacoj mankas). Ĉar la kvanto de literoj ne estas
hazarda kaj la kvanto de fakoj estas nur rezulto de tiu unua, baza
ne-hazardaĵo. Tiom ja estas aspektoj de la vivo ĉiunokta en Bookina
Fassso. Kiuj aspektoj? Plej facile estus prezenti nun la liston:
dormo, sonĝo, dormeto, ronkado, sendormeco, tro-mallonga-kovrilo,
inkuboj, polucioj, prostato, fantomoj... kaj tiel plu. Nu, io tia. Ĉu
tamen tio ne estus ofendema? Ĉu tio ne estus dubado en bazaj
intelektaj kapabloj de la spektanto, timo ke li (ŝi) ne povos
deĉifri la plej simplajn asociojn kaj metaforojn? Estus. Vi do devas
iom penegi. Sed nur iom. Ne multe. Tasko ne estos malfacila kaj oni
devos teni iom da fortoj por sekvaj enigmoj kaj puzloj. Tiel
komponita ekrano (kvankam neniel precipe kaj eksterordinare – jen
la efekto bone konata kaj ofte uzata, tamen neniam tiel konsekvence
kaj laŭplane, ke ĝi eĉ ĉesas esti efekto kaj iĝas la principo)
indikas, ke vi havos aferon kun aliaj rigoroj formaj esencaj por tuta
filmo. Kaj estas vere tiele. Vi baldaŭ komprenos, ke neniu aktoras
en tiu ĉi filmo. Mankas aktoroj profesiaj kaj amatoraj. En dudek sep
diversaj lokoj en Bookina Fassso estis instalitaj ordinaraj
industriaj kameraoj, do ne kaŝitaj. Ĉiuj scias, ke ili tie troviĝas
kaj funkcias kaj neniu pri tio atentas kaj zorgas, samkiel en banko
aŭ vendejo, escepte se iu havas maldecajn intencojn. Dudek sep
filmoj kiuj oni projekcias samtempe sur unu ekrano, estas nur simplaj
registraĵoj de tio, kio okazas en la vidzono de senmova kamerao, de
sunsubiro ĝis sunleviĝo. Lokigo de kameraoj estas nek hazarda, nek
precize pripensita. Ĉiun kameraon instalis dumtage tripersona grupo
kaj havis nur du horojn por ĉion prepari. Dum du horoj ili devis
trovi la lokon kaj fiksi tie la kameraon. Neniu antaŭa selektado
okazis; grupoj ne kontaktis unu kun alia kaj ne interŝanĝis planojn
kaj projektojn, do povis okazi, ke kameraoj troviĝis unu apud aŭ
fronte al alia kaj observis unu la alian. Ne estis ankaŭ sufiĉe
multe da tempo por bone kontroli ĉion, do eraroj kaj difektoj neniun
surprizu kaj kolerigu. Ja tio estas unu el la aspektoj... aj! mi ne
estus malvualonta la aspektojn!... La sekvan tagon kameraoj estis
instalitaj en aliaj lokoj por filmi la sekvan nokton en Bookina
Fassso. Mi atentigas vin, ke dumtaga instalado estas unu el rigoroj
formaj kiu rezultas, iomgrade, el la principo de limigita hazardeco
kaj neplena pripenso. La materialo elprenita el ĉiu kamerao estis
neniel redaktita, nenio estis eltranĉita, nenio estis aldonita,
alpentrita. La ununura muntado konsistis en tio, ke la filmoj estis
arigitaj kaj kunigitaj tiel, ke oni povu rigardi ilin samtempe sur
unu ekrano. Tamen tio ne signifas, ke oni uzis tutan materialon
kolektitan. Oni ne scias kiom noktoj estis filmitaj. Sendube
dekkelkaj, do VIVO ĈIUNOKTA EN BOOKINA FASSSO konsistas el kelkaj
unuaj noktoj. VIVO ĈIUNOKTA EN BOOKINA FASSSO 2 konsistos el kelkaj
noktoj mezaj kaj VIVO ĈIUNOKTA EN BOOKINA FASSSO 3 konsistos el
kelkaj noktoj finaj. Premisante, ke estos la sekvaj partoj. Sed ni
devas premisi tiele, ĉar kontinuo ŝajnas neevitebla pro neevitebla
sukceso de la filmo, de la unua parto. Kial neevitebla? Ĉar tio
estos la plej malmultekosta (aŭ malplej multekosta) revolucio en
kinematografio! Eĉ pli malmultekosta varianto estus
ebla. Filmistoj
havas nur unu kameraon. Ili instalas ĝin dumtage en la maniero
priskribita supre. La sekvan tagon ili translokigas ĝin. Ili ne
povas rigardi kion estis filmita dumnokte, nek ili povas vagi sencele
tra Bookina Fassso dum la kamerao laboras, por ke iu loko ne allogu
ilin... Tamen, ne estas certe, ĉu tiu varianto vere estus malpli
multekosta, ĉefe pro pli longa filmproduktado. Kreado de la
sekvaj
partoj estos neevitebla ankaŭ pro alia kialo. La unua parto ne
solvas la enigmon de tri S. Ĝi
eliminas la fabeleton pri serpento kaj sugestas, ke eble temas pri
elimino de malplezuraj asocioj kun angla dusoa azena pugo, sed tiaj
klarigoj ne kontentigas plene.
Nu,
kaj kiel aspektas tiu vivo ĉiunokta en Bookina Fassso? Ne estas
facile priskribi ĝin. Pro tio, ke la filmo montras nur kelkajn
noktojn. Kaj oni ne scias kiel tiuj noktoj rilatas al aliaj noktoj.
Ili povis esti nekutime trankvilaj aŭ nekutime tempestaj. Povus
pluvi kaj iu spektanto ekpensus tute erare, ke en Bookina Fassso
pluvas senĉese – dum normale estas tie tre seke kaj varmege kaj
kelknokta pluvo estis nememorebla nekutimaĵo, anomalio miriganta
ekstreme. Ŝajnas, ke oni povus solvi jenan problemon filmante 365
noktojn. Bedaŭrinde ne estas tiele. Unu jaro ne atestas pri aliaj
jaroj. Aŭ atestas nur proksimume. Tamen ni premisu, ke kelkaj
filmitaj noktoj estas sufiĉe bona specimeno por la periodo
interkatastrofa, premisante silente, ke post la katastrofo la lando
(la ŝtato) revenas al la antaŭkatastrofa vivmaniero, kio ŝajnas la
premiso erara, kvankam bazita sur bone dokumentitaj multjaraj
observoj - same bone estas dokumentita la premiso kontraŭa, pri la
relŝanĝo de historio kaj de vivoj kaŭze de katastrofo. Kaj kio
malvualiĝas al ni? La loĝantoj de Bookina Fassso (la
bukinafasssanoj) verkas librojn. Ĉiuj. Ĉie. Senĉese. Daŭre. Ankaŭ
nokte. Jes. Ili faras nenion alian, nur verkas kaj skribas librojn.
Aŭ pretendas, ke verkas, nur imitas skribadon.
Interesege,
kia estis la katastrofo, kiu kaŭzis, ke ĉiuj bukinafasssanoj
komencis verki librojn? Same interesega estas tio kia katastrofo
kaŭzos, ke ili ĉesos fari tion kaj kion faros anstataŭe. Legi tion
kion ili verkis?
Nu
bone. Sufiĉas konsideroj enkondukaj kaj sufiĉe nenecesaj. Ni
rigardu nun la fako numero 25. Kion ni vidas? Nenion ni vidas. Kaj
sur la fako numero 14? Ankaŭ
nenion. Kaj sur la fako dekoka? Ankaŭ
nenion. Kaj sur la fakoj deksepa kaj deknaŭa...
Treege malhela estas la nokto en Bookina Fassso. Elektron ili ne
havas? Foruzis ĉiujn
kandelojn? Ne konas fajron? Ankoraŭ
ne inventis kenon? Se ili verkas kaj skribas, tiam iliaj okuloj
devus brilegi kiel laternoj kaj prilumi paĝojn
sur kiuj ili skribas. Escepte se ili verkas kaj skribas malferminte
la okulojn. En la ekstazo. Samkiel la muzikistoj ludas. Tute kaj
plene transformiĝintaj
en aŭskultadon. Ne
bezonas okulojn. Okuloj nur ĝenas
ilin. Ili estas nur sonoj. Do bukinafasssanoj devus esti nur vortoj.
Devus esti frazoj ...... Ho, io estas videbla tie. Probable iu
fenestro. Kaj en la fenestro lampeto. Jes. La lampeto speguliĝas.
Oblikva, blanka streko. Sub la streko probable iu vizaĝo.
Malklara. Blankkontura. Eble
grizaj haroj, griza barbo. Sub la vizaĝo dika strekego, ĝiaj finoj
malaperas en la tenebro, nigriĝas. Rebrilo de lumo sur io kio povus
esti tabulo. Aŭ plato metita vertikale. Ĉu li havas paperfolion sur
tiu ĉi plato? Li skribas? Desegnas? Cerbumas. Ĉu detrui ĝin per
mallertaj, netrafaj vortoj, aŭ per mallertaj strekoj, kriplaj
linioj. Aŭ eble lasi ĝin blanka ...... Verki. Verki. Verki. Pri kio
verki? Liaj okuloj estas nebulaj makuloj kaj la buŝo grimacas
nelegeble ..... Ĉu ĉiuj dormas kaj nur li volas verki? Aŭ eble
ankaŭ li dormiĝas. Provas forpuŝi inundantan lin dormon. Sidas kun
peno. Ŝancelas sin. Lia mano ekdormos tuj kaj komencos meti sur
papero nek desegnojn nek literojn ..... Sed kiam li malŝaltos sian
lampeton, iu alia, ie alie, ŝaltos la sian. Ni atendu. Ni vidu. Ni
ne dormiĝu. Ni ne dormiĝu en la plej interesa momento, kiel kutime
......
|