Mi agrable
informas,
ke tio ne estas la informejo
turista. La informejo turista
estas tute
sensenca, ĉar
troviĝas
ĉi
tie nenio kion mi
kaj vi povus ekkonsideri, eĉ
kun plej klaraj
intencoj, atrakcio turista. Ĉi
tie troviĝas nur
malatrakciaĵoj. Kompreneble, mi facile imagas, ke
la plena manko de atrakcioj povas esti io ege
atrakcia kaj igi ekstremajn spertojn kaj impresojn.
Nu, kaj kio pro tio? Nenio. Tute nenio. Neniego.
Mi informas, ankaŭ
agrable, ke iuj ajn formoj de
turista aktiveco, estas plej malagrable
akceptataj
ĉi tie. Pro
tio (kaj pro aliaĵoj ankaŭ) mankas kaj
malaĉeteblas ĉi tie iuj
ajn gvidlibroj. Mankas ankaŭ
itineroj, montriloj, indikoj, sugestoj,
sufloraĵoj.
Kaj plu...
Mi informas, ke tio estas informejo
nenia.
Mi informas neniun pri nenio. Mi neniel instrukcias.
Koncize verkante:
NENIUJ
INFORMOJ AKIREBLAS.
Tamen manko de informoj rezultigas jenan informon:
ĉ i o
e s t a s i n f o r m o
Pri tio mi
informas vin kun eĉ
pli granda
plezuro kaj kontentigo.
Kaj bonvolu memori, ke la oficiala
lingvo en Liberlandio estas
ajna lingvo.
