restadu kiom longe vi volas
ĝis
vi iĝos
morte laca
ĝis
vi mortos pro enuo
ĝis
vin venkos dormo
eniru eniretu
aŭ
ne alvenu
transkuru
nerimarkita
nenion rimarkante
manĝetu
frostigitajn vinberojn
samkiel
la sturno kiu ne forflugis aŭtune
malkaŝu
sin en arbustaro
samkiel
la fazano kun raŭka
voĉo
kiom longe vi volas
kiom longe vi povas
kiom longe vi eltenos
kiom multe da tempo vi havas
kiom longe vi bezonas
restadu
kiom longe vi volas
