Kaj se okazos tiele, ke vi
plenumos krimon, tiam vi estos malliberigita.
Kian krimon?
Nu, ekzemple, vi mislegos la
vorton. Aŭ
vi malmislegos la vorton misverkitan. Ne mistajpitan, sed
misverkitan, do la vorton transformitan, troruzan, enigman, puzlan aŭ
skatolan . . . . . . . Do, ĉefe
kaj antaŭ
ĉio
pro manko de atento. Pro malatentemeco. . . . . . . . Vi estos
malliberigita en la teksto. Vi estos ĵetita
en la tekston. Vi legos kaj legos. Vi estos leganta kaj leganta. Kaj
la teksto ensuĉos
vin, entiros samkiel iu marĉo.
Voros vin kaj englutos. Absorbos entute. Tiu teksto estos en vi kaj
ĉirkaŭ
vi. Tiu teksto vin plenigu ĝisrande.
Plenigu la spacon en vi kaj ĉirkaŭ
vi. Vi eniros ĝian
labirinton pli kaj pli profunde kaj vi tute ne volos eliri. Male. Vin
interesos nur daŭra
penetrado. Pluen kaj pluen. Vi estos kvazaŭ
sorĉita
. . . . . . . Nu, sed tio ja estos malpuno, se vi estos tion faranta
entuziasme kaj kun brulantaj vangoj. Malliberigado? Kia
malliberigado? Prefere malmalliberigado – ĉar
vi sentos vin en tiu teksto mirakle libera, via korpo ne turmentos
vin plu ĉar
vi tute forgesos vian korpon, vi tute perdiĝos
en la legado kaj ĉi-perdiĝado
liberigos vin tute kaj plene – jen maliberejo falsa . . . . . . .
Do, tiu teksto devus esti terure enua, malinteresa, malatentigema.
Legante ĝin
vi revos nur pri la fino. Legado estos samkiel torturanta vin
soifado. Viaj pensoj estos sekiĝantaj
kaj vundos la menson simile al rigidaj folioj de kardo. Ĉu
tiam tio estos malliberejo vera? . . . . . . . Nu, bone...