Kiu estas tie?
Mi demandas.
Surda kaj stulta. Mi ne aŭdas
frapadon kaj mi demandas. Mi aŭdas
neniun brueton. Nek susuron. Nek skrapadon. Kaj blinda mi ankaŭ
estas. Mi metas la kapon malantaŭ
la platan monitoron, rigardas kaj vidas neniun. NENIUN.
KIU
estas tie?
Nu
kaj por kio mi demandas? Kvankam eble tio interesas min kiu vi estas,
verkante la veron tio ja estas tute sensignifa. Vi estas tiu kiu vi
estas. Neniu alia vi povas esti, malgraŭ
ke vi provis tutforte, malgraŭ
tiomaj maskoj vi metis, malgraŭ
vi plej ruze travestiĝis,
malgraŭ
miloj da mienoj . . . . . . . Vi estas tio kio vi estas. Nenio alia
vi povas esti. Nu, verkante la veron vi povas esti iu-ajn kaj io-ajn.
Ne gravas. Neniun spuron vi postlasas. Mi eĉ
ne certas ĉu
vi estas, ĉu
vi ekzistas vi ja povas
esti nur halucino igita per troa atendado –
kaj kiele halucinado
estu malpli bona ol rigardado? ke tio
kio ne ekzistas
transformas tion
kio ekzistas?
Do, ĉiuj ĉi konsideroj, zorgoj, klarigoj kaj eksplikoj povas esti
tute nenecesaj, troaj kaj kromaj. Povas montriĝi nur bela,
nepraktika teorio. Ne
povas – teoriado nepraktika simple ne
ekzistas. Ja praktiko estas l'alia flanko de teorio. Kaj teorio jen
la unua flanko de praktiko. Aŭ male. La sinsekvo ne gravas.
Kverelado pri sinsekvo povas havi vere malgrandan sencon. Eĉ
neglekteblan, neprizorgeblan. Povas esti eteta, tute negrava
tempoperdo. Nenio estas perdo de tempo. Ĉiam kaj
ĉiukaze ni povas
lerni ion. Tamen kontroli
la identecon de NENIU estus la tasko vere
fascina, preskaŭ koana. Sed tute ne ciklopa – tie tute ne temus
pri lertega Odiso kaj malsagaca Polifemo . . . . . . . . . Estus
vere belege, nur imagu, nur pensu: vi alvenas, vi restas, vi forvenas
kaj vi neniujn spurojn postlasas. Vi estis kvazaŭ vi ne estus. Vi
estas kvazaŭ vi ne estus. Vi restas kvazaŭ vi ne restus. Pensu kaj
imagu: esti tiele ke neniu sciu ke vi estas. Ho, oni tuj demandu: do
por kio esti? Aŭ konstategos: postaĵa estado. Aŭ jubilis akiron de
pruvo pri tuta kaj plena malhumanigo: kia malhoma estado tio estus!
kia koŝmara ŝtato ideala tio estus! kia koŝmara idealo: nevideblaj
neniuj en malekzistanta ŝtato, ne komplimentas kaj ne ofendas unu
l'alian, ne diras pardonpetu ĉar ne provokas situaciojn kie oni
devas tion diri ....... koŝmaro! kia koŝmaro!!! kriu, kriu kaj
indignu – ofendu kaj pardonpetu plu unu l'alian – birdoj devas
flugi en aero kaj fiŝoj devas naĝi en akvo – ili devas konduti
tiele ĉar ne kapablas konduti alie ĉar ili estas tiele konstruitaj
kaj programitaj . . . . . . .
kaj
kion mi vidas? kion mi rimarkas? mi rigardas tra malfermetita pordo,
tra fendo mallarĝa kaj mi krias ke mi vidas la vastegan mondon
ĉirkaŭ mi
ĉu
mi scius kiu vi estas se vi dirus vian nomon? tiam mi konus nur vian
nomon
ĉu
mi scius kiu vi estas se vi montrus al mi vian foton? tiam mi konus
nur vian foton
ĉu
mi scius kiu vi estas se mi aŭdus vian voĉon? tiam mi konus nur
vian voĉon
ĉu
mi scius kiu vi estas se mi ekvidus vin? tiam mi konus nur vian
aspekton
ĉu
mi scius kiu vi estas se vi rakontus la historion de via vivo? tiam
mi konus nur la historion de via vivo
kaj
tiel plu
kaj
sciante ĉion tion kaj multaj aliajn aĵojn mi scius nur vian
similecon, neniam vian identecon – mi povus diri nur al kiu vi
estas simila – mi neniam povus diri kun kiu vi estas identa – ĉar
vi estas kaj povas esti identa nur kun vi mem kaj kun neniu alia kaj
mi neniam kapablus koni vin tute kaj plene – mi ĉiam konos vin nur
parte kaj aliaj partoj estos daŭre nekonataj por mi kaj mi neniam
povos kompletigi vian puzlaron
Kaj
eble mi devus demandi: kiuj estas tie? ĉu iuj estas tie?
Tiam
eble mi aŭdus la respondon: neniuj.
NENIUJ.
Kial
neniam mi demandas KIUJ kaj kial neniam mi respondas al mi mem
NENIUJ? Kial NENIU ĉiam estas nur unu? Estas ununura kaj unika.
Unuopa kaj unula. Kaj se NENIU estas (povas esti) nur unu, unusola,
tiam ĝi(?) estas (povas esti) simila al neniu, ĉar ne ekzistas iu
alia NENIU al kiu ĝi(?) povus esti simila. Kaj se ĝi(?) ne povas
esti simila, tiam ĝi(?) ne havas identecon. Jen bizaro ega: ni uzas
la vorton identeco
por indiki la similarecon. Se iu apartenas al iu grupo, tiu iu estas
nur simila al ĉiuj aliaj grupanoj. Nur simila, neniam identa, ĉar
identa ne povas esti. Tiam se ni parolus ekzemple pri via nacia
"identeco" estus multe pli prave uzi la vorton
simileco
kaj diri pri nacia
simileco. Tia
nacia
identeco
(aŭ iu alia grupa identeco) estas fakte falsa identeco, aŭ
fidenteco, ĉar la vera identeco povas esti nur identeco ula,
individua. Kaj pro tio ke NENIU ne povas esti simila al iu ajn ĉar
estas unusola, tiam ne ekzistas la nacio de NENIUJ. Aŭ neniuja. Aŭ
neniula. Aŭ NENIES . . . . . . . . Sed ĝuste pro tio NENIU povas
esti nur identa. NENIU neniam similas – NENIU ĉiam identas. NENIU
povas esti nur identa nur kun NENIU . . . . . . Kia malklarigado
superba!
Kaj kiam mi estas
tiu kiu demandas? Kial vi ne demandas? Eĉ kiam ni supozas ke jen
alvenanto, la frapanto, estas demandata, ke tiu ordo estas la ĝusta
ordo (kvankam tute facile ni povas supozi la malan – kaj tia mala
ordo estas de tempo al tempo uzata kaj ne tial malofte kiel oni
supozus) ni devus indiki kiu estas alvenanto, kiu estas gasto kaj kiu
estas mastro, ĉar tio ne estas tiel klara kiel ŝajnas.
Nu, kaj se vi
frapetus la ekranon? kaj demandus: KIU estas tie?
Kion mi
respondus?