Kompreneble,
se vi havas tian dokumenton, do havu ĝin. Vi povas havi eĉ kelkajn
dokumentojn konfirmantajn kelkajn (viajn) identecojn. Ja
vivas homoj kiuj asertas, ke MI estas multpersona – nu, eble nur
kelkpersona – kaj Kompreneble,
se vi havas tian dokumenton, do havu ĝin.
Vi povas havi eĉĉiu
el tiuj malpligrandaj MI (do oni povus skribi mi
– kiel oni povus diri tion: malpli laŭte?
flustre?) devus havi tian dokumenton. Jen tre interesa ideo. Tute ne
kurioza koncepto. Tiuj mi
(mioj
aŭ
mij?
aŭ
eble mi-j?)
povas havi aspekton diakronan (mi-estinta,
mi-estanta,
mi-estonta...)
kaj ankaŭ
aspekton sinkronan aŭ
sinkronan-spacan (mi-interna, mi-ekstera,
mi-elpensita,
mi-socia,
mi-familia...)
Bilokacio, aŭ
samtempa ĉeestado
en du diversaj lokoj, tiaperspektive ŝajnas
nenio precipa. Oni povas eĉ
diri pri multlokacio. Tamen bilokacio (aŭ
multlokacio) bezonus sufiĉe
grandan aŭtonomion
de unuopaj mi,
por ke ili (aŭ
mi-j)
povus aperi aparte. Oni ne scias ĉu
tia aŭtonomio
estus akirebla. Ĉu
la edroj de la kubo povus apartiĝi
de la kubo ne neniigante samtempe la kubon mem? Ja estas sufiĉe
multe da homoj kiuj pensas, ke iu transformo okazis en ili, aŭ
ili iele transformiĝis
kaj nun ili estas iuj aliaj ol ili estis antaŭ
la transformo, do la dokumento eldonita antaŭ
la transformo konfirmas identecon de iu alia, de iu kiu ili jam ne
estas kaj kiu sendube ne estas identa kun ili, do ili bezonas novan
dokumenton eldonitan post la transformo. Transformoj povas esti
diversaj, foje iu transformiĝas
nur parte, iome aŭ
iomete, ne tute kaj tiam li estas parte tiu kiu jam estis kaj parte
kiu jam estas. Tamen, ĉu
eblas la transformo plena kaj tuta? Verŝajne
papilio estas io tute alia ol raŭpo
de kiu ĝi
devenas, sed la materialo estas la sama. Jen la situacio simila al
negranda tablo farita el malnova ŝranko
– vi sidas ĉe
tia tablo kaj tute ne suspektas ke ĝi
iam estis la ŝranko
tamen la plankoj estas la samaj. Trasformoj ne nepre devas esti
abruptaj, rapidaj kaj neatenditaj, klare videblaj kaj efektoplenaj.
Ja ni transformiĝas
senĉese,
senripoze, senpaŭze.
Ĉiutage
ni vekiĝas
iomete malsamaj ol ni enlitiĝis
la tagon antaŭan.
Ni hodiaŭaj
estaj iomete, nerimarkeble sed iom iom malsamaj, neidentaj kun ni
hieraŭaj,
sed ni antaŭ-du-jaraj
estas rimarkeble neidentaj kun ni hodiaŭaj
kaj nin antaŭ-mult-jarajn
ni rekonas malfacilege aŭ
ni nur simulas rekonadon kaj fakte ni estas profunde konfuzitaj kaj
mirigitaj dum iu provas konvinki nin, ke jen ni troviĝas
je la foto. Kaj ni cerbumas kiel ni povis fari tion kion ni faris
tiam, ĉar
nun ni tiaĵojn
certege ne farus. Tio havus vere interesegaj konsekvencoj leĝaj
kaj juraj. Ekzemple: advokato povus konstati, ke la ulo kiu faris la
krimon estis iu alia ol la ulo kiu sidas nun sur la benko de
akuzitoj. Ekzemple: se la testamento estis skribita antaŭ
dek jaroj tiam la riĉaĵon
estis heredigita al tiu kiu nun jam ne ekzistas – tiu kiu nun
ekzistas kaj asertas ke estas la heredanto povas tiomgrade
diferenciĝi
de la ulo indikita en la testamento (ja povas okazi, ke li
transformiĝis
plene kaj profundege), ke ĝuste
mortinta riĉulo
tutcerte testamentus al li nenion. Ekzemploj povas esti multegaj kaj
ĉiu
facile trovos la sian, kompreneble se volos ludi tiamaniere – tia
ludo estas sufiĉe
morna, do eble estos pli bone ne manki la tempon kaj la tempon tiele
ŝparitan
oni povos uzi por solvi la jenan problemon: ĉu
papilio povas responsi pri tio kio faris raŭpo?
Rezultas el tio, ke iu devus havi ne unu dokumenton, sed tutan
valizon da tiuj. Nu! Kofrojn. Bretojn. Tutan egan bibliotekon iu
devus portegi ku si. Arkivejon plenegan, eĉ eksplodantan je atestoj
kaj konfirmoj. Karavanoj tramarŝus
Liberlandion. Karavano post karavano. Serpentumantaj kolonoj de
porteguloj. Nu! Ja tiuj dokumentoj bezonus atestojn konfirmantaj
iliajn originalecon, ĉu
ili estas aŭtentaj
aŭ
falsaj – kaj tiuj atestoj ankaŭ
bezonus konfirmaĵojn
– kaj tiel plu. Ja falsaĵoj
troveblas ĉie
kaj ĉiam.
Oni devas esti atentegaj ....... Kaj se iu malŝatas
kolekti montojn da paperaĉoj
li aŭ
ŝi
povas fari sian propran dokumenton. Tiaj manefaritajn dokumentojn
sendube estus nefalsaj (eĉ
se ili estus falsaj, ili estus aŭtentaj
kaj veraj, vere memfaritaj) kaj konfirmus ankaŭ,
aŭ
eble ĉefe
kaj antaŭ
ĉio
la mensostaton de la faranto. Manefarita pasporto estus ankaŭ
multe pli interesa kaj pli kredebla ol pasporto produktita serie,
milionkopie, kaj distingebla de ĉiu
alia pasporto nur perfote – kvankam tio ankaŭ
estas ia vero pri ni, tio ke ni distingeblas unu de l'alia ne tiom
multe kiom al ni ŝajnas
..... Tamen bolnovu sciiĝi,
ke ĉi
tie troveblas neniu elŝutebla
ŝablono.
Se vi almigris ĉi
tie, vi sendube ne estas la pigrulo.