Kaj se la penso iĝi
la civitano de Liberlando transflugis vian kapon, ne postkuru ĝin.
Lasu ĝin
kuregi pluen kaj malaperi ien malantaŭ
la horizonto de via kapo. Ĝi
pereu tien kaj revenu neniam. Por kio ĝi denove turmentu vin?
Neniuj
civitanoj estas ĉi tie, do eĉ se vi ekdezirus iĝi tiun kaj se
akceptus ĉiujn neprajn, laŭ vi, kondiĉojn, vi ne iĝos la civitano
liberlanda. Nek la unua kaj ununura. Nek la unika kaj escepta. Nek
honora. Neniuj civitanoj estas ĉi tie kaj neniuj estos. Jen ĉio.
Ĉu
civitanoj nepras? Ĉu mi vere
bezonas ilin? Ja ili tuj volus rajtojn. Nur rajtojn. Nur rajtojn kaj
neniujn devojn. Ĉar tia estas
la idealo al kiu strebas civitanoj. Ho ne! La idealo estas alia. Tute
alia. Nur privilegioj. Jes. Ĝuste
tio – nur privilegioj! Rajtojn devas havi ĉiuj
kaj privilegiojn povas havi nur kelkuloj – tia estas la naturo de
privilegio. Sed natura estas ankaŭ
tio, ke ĉiuj volas esti
privilegiitaj. Kaj plej bone estus, ke ili havu la samajn
privilegiojn kiej ĉiuj
aliuloj kaj ankaŭ tiujn kiujn
neniu alia havas. Nu, tiam tuj ekus koŝmara
kverelego. Do, ĉu vere
civitanoj estas ĉi tie
bezonaj? Por kio havu ĉi tie
araĉon de uloj konsiderantaj
sin kiel pli bonaj ol aliuloj kiuj konsideras sin kiel pli bonaj ol
tiuj uloj? Nur teruran kapdoloron tio povas rezultigi. Tute sufiĉas
al mi nefortaj kaj neoftaj migrenoj miaj, tiaj duontagaj kaj
dupilolaj.
Sed,
se vi volus, vi povus esti litero en la libro. Ĉu
vi volas? Ordinara litero. Eble vi povus elekti la tiparon . . . . .
Ne. Tute ne. Ĉar tiam ĉiu
tuj volus esti la riĉa belega
inicialo kaj neniu volus esti komo. Do, se vi volas, vi povas esti
litero. Aŭ iu signo. Sen
rajto elekti. Okazos, ke vi estu ŝ
tiam vi estos ŝ. Nu bone. Jen
ĉio . . . . . . . . Elekti?
Por kio? Kion? Vi eniris ĉi
tien – vi estas ĉi tie. Mi
povus demandi vin: kion vi pensas, kiu kaj kia litero vi estas? Tamen
mi ne demandos vin. Vi tuj volus komenti. Nenio tia, mia kara litero.
Nenio tia! mia kara signo ekkria.