Kaj se vi
volus peti azilon, ne petu, eĉ
ne provu peti, eĉ
ne volu fari tion.
Kion
vi povus ricevi se vi petus? Supozu, ke vi rakontus vian historion.
Supozu, ke vi verkus ĝin
sufiĉe
lerte aŭ
tute mallerte. Supozu, ke iu transformus vian historion en novelon,
eble eĉ
en romanon, aŭ
en dramon aŭ
en kavaliran eposon aŭ
en rakonton friponecan
....... Ne. Prefere en fadenon de larĝega tapiŝo. En enhaveto
estanta unu el centoj, miloj da enhavetoj-fadenoj apartenantaj al la
romano titolita Aziluloj
– vi povus havi
en ĝi alian nomon – ho, verkante la veron ni povus ŝanĝi en vi
ĉon, ni povus tiele ŝanĝi vin ke vi ne rekonus vin mem, eĉ ne
suspektus ke vi iam estus iun tian, vi ekkonsiderus tion kiel
fabelado pri antaŭaj enkarniĝoj ...... Kompreneble, ni povus ŝanĝi
nenion – nenion en vi, tamen ĉion ĉirkaŭ vi – vi vivus longe
kaj feliĉe: Kaj
finfine li petis azilon en Liberlandio. Li ricevis ĝin kaj poste
vivs tie longe kaj feliĉe. Tamen
atentu! Tio
ja signifus, ke vi vivus nur unu mallongan frazon. Sendube vi volus
vivi romanon-riveron aŭ eposon kelkfoje pli longan ol Mahabharato.
Jes. Kaj kompreneble la vorto feliĉe
enhavus vian vizion de feliĉo. Ĝuste tial mi petis vin, ke vi ne
petu, ke vi eĉ ne provu peti, ne volu peti, ĉar via vivo estos
transformita en unu mallonga frazo kaj poste vi senbezone suferus
seniluziiĝon, plorus, furiozus, malkvietiĝus, sakrus kaj malbenus
la destinon, kaj ja vi povos ŝanĝi nenion ....... Do, eble oni
anstataŭigu la preteriton per la prezenco? Li
petis azilon en Liberlandio. Ricevis ĝin. Nun li vivas tie kaj estas
feliĉa. Sonas pli
bone, ĉar enhavas neniun sugeston pri la fino. Vivas kaj vivas.
Daŭre vivas. Iu estos leganta tion post ducent jaroj kaj vi daŭre
vivos. Enkaze de preterito iu estos leganta tion nun kaj vi jam estas
morta. Feliĉe morta.
Do
por kio peti, se oni povas peti nenion? Ĉu legado ne sufiĉas? Pensu
– vi estas tion leganta, nun, ĉi-momente,
do vi estas ĉi tie. Vi estas Leganto. Pli bonan statuson vi ja ne
povas atingi.
Aŭ
eble jes? Ja povas okazi, ke mi forfuĝis la malbonkvalitan
krimromanon? Aŭ persekutas min la stilo seneca kaj sentrajta,
sengustaj frazoj, manko de refleksiado ...... kaj mi volus enigi la
belan strofon ......
Eĉ
se estus tiele, pensu: ĉu vi trafis bone? Ega enuo regas ĉi tie –
iaj sinuaroj, iuj labirintoj, senĉesa oni-ne-scias-pri-kio-temas aŭ
kaj-tio-estu-romano? kaj daŭraj kio-tio-estas? . . . . . . . Ĉu
vere tiaĵon vi atendis kaj imagis? Kaj se jes, ĉu tio gravas?
Memoru, vi estas Leganto. Neniam vi ricevon la rajton enverki ion
ajn. Neniam vi perdos la rajton legi kaj interpreti. Por kio oni
kompliku aĵojn simplajn? Ja simplaĵoj estas sufiĉe ekstreme
komplikaj.
