
|
Kiel
vi vidas, ne multe elekteblas. Aŭ LEĜEJO aŭ KATALOGO. En la leĝejo
elekteblos eĉ malpli multe, ĉar vi trovos tie nur unu libron. Kaj
ne tutan. Ne tuta ne pro tio ke detruita kaj en pecoj, nek pro tio ke
treege malnova, antikva, trovita rubaĵe, sed tial ke ne finita.
Verdire, senfina. La libro senfina. Nu, tio sonas pli interese. Ne
finita libro senfina? Nu, tio estas simple troigo. Kvankam sufiĉe
suspekte kaj provoke. Kial ĝuste tiu ĉi libro kaj ne iu alia? Tiu
ĉi libro, se volus, povus havi la statuson de libro-bazo,
libro-fundamento, libro-dokumento-fondanta, libro-unua, fonto de ĉiuj
inspiroj, neelĉerpebla aro de referencoj kaj asocioj, kaj tiel plu. Sendube por Liberlandio. Sed ĝi ne volas. Ĉar tiam ĝi devus esti
fermita, limigita, finita. Pezega kaj premanta samkiel ŝtonego
monumenta, samkiel ŝtonego tomba, kaj ĝi preferas esti malfermita,
nelimigita, senborda, leĝera, malpeza samkiel svarmo de papilioj,
samkiel oreska nebulo super la herbejo . . . interese – mi
neniam vidis oran nebulon, nek oretan, nek oreskan, nek origitan –
ĉiam nur nebulojn arĝentajn, arĝenteskajn, blanke-grizajn – sed
eble la ora nebulo ekzistas, eble okazas, mi nur devas rigardi la
mondon pli atente . . . . . . . En la katalogo nenio estos
elektebla. Ĉar eĉ se vi io elektos, do nur vizion, fantasmagorion,
kimeron, libron kiu ne ekzistas, kiun neniu verkis, neniu eldonis,
neniu priskribis, neniu fikcie recenzis. La libron kiu estis
elpensita ne por tio ke ĝi imitu la veran libron, ĉar ulo elpensita
ne povas verki librojn kiuj ekzistas reale. Jen la katalogo de libroj
imagitaj. Tiuj kiuj eble estos verkitaj – eble – se ili estos
verkeblaj, ĉar sendube parto da ili estos tute malverkeblaj - - - -
- - - Do, eble tio devus esti la katalogo de libroj maleblaj.
Fantasmagorioj ja estas tute realaj kaj eblaj. Krome, fantasmagorioj
havas ne bonan opinion – ili devas esti malhelaj, tenebraj,
sombraj, sufokaj, senvoligantaj, enabismigantaj, dronigantaj en
kruelan frenezon – kaj ja povas esti lumplenaj, brilaj, povas esti
svarmo de mielaj abioj - - - -
|

|