
|
Mi
komprenas ĉu
vere? eble mi nur imitas komprenon, dum mi mem komprenas nenion, mi
verkas sensencaĵojn
pensante, ke tio helpos al mi kompreni ion ajn la embarason: antaŭ ĉio
iu tabelo kun nomoj de ĉiuj
valutoj devus troviĝi ĉi
tie, sed ĝi
ne troviĝas.
Kaj tia tabelo devus enhavi, krom la nomojn, ankaŭ
nombrojn kiuj montrus la valoron de unu valuto rilate al l'alia, aŭ
kiom da unitoj, da eroj, de unu valuto oni devas pagi por ricevi la
uniton de alia valuto.
Ĝuste
tiuj nombroj interesigis kaj emociigis vin la plej, ĉar
de tio (certe, ne nur) dependis, ke iu sentis sin riĉa
aŭ
ne en iu lando. Konsiderinte multajn,
profundajn kaj vastegajn rezultojn de tiuj emocioj, ne estas facile
nomi ilin sanajn. Se oni uzus rilate al ili la metaforon de bastono
dufina ĉu ekzistas bastono unufina? ŝajne unufinaj
estas bastonoj
fositaj en la grundo – sed tutcerte ekzistaj bastonoj tri kaj
multfinaj – se bastono estas nur precipa specimeno de branĉo (eĉ
pro tio, ke ĝi estas objekto branĉodevena), tiam branĉo estas
ankaŭ bastono kaj branĉoj, kion ni bone scias, povas havi multajn
finojn tiam je unu fino gvatus terura malsano, ĉar malmultaj
homoj
kiuj tute ne atentis pri tiuj nombroj ĝenerale ne povus laŭdi sian
bonan sanon, ne povus esti ekzemploj kaj specimenoj imitendaj por
aliuloj, kaj eĉ se ili povus laŭdi sian bonan sanon (kio rezultus
pro kaŭzoj kaj cirkonstancoj tute ne ligitaj kun la nombroj
menciitaj ĉi supre), tiam ne povus laŭdi ĉion alian ...... Eble mi
denove verkas sensencaĵojn, do mi senprokraste revenas al la
nombroj, ĉar ili, estante io konkreta, klara kaj evidenta, devus
forlogi min de stultaĵoj. Vere erarega konkludo. Ja ekzistas nombroj
imaginaraj. Ĝisfunde kaj sendube. Kvankam oni povas konstrui tute
logikajn kaj neimaginarajn, nefiktivajn strukturojn, oni tamen devas
bone kaj ĝisfine memori aŭ tiom longe kiom nur eblas –
pli aŭ
malpli baldaŭ ĉiuj uloj forgesos pri tio; kaj se iu ne forgesos, aŭ
pro diversaj bizaraj kaj implikegaj cirkonstancoj kaj koincidoj
neatendite rememoros tion, tiam li aŭ ŝi estos konsiderata kiel la
frenezulon, aŭ egan ŝerculon, ho! egan komedianton kiu povus ridigi
homojn ĝislarme spektaklante sur scenoj de la tuta mondo – atentu! la
spektantoj ja povus blingiĝi pro troeco de larmoj, aŭ eĉ
rideksplodi kaj tio estus nenio plezura, ho, tio eĉ estus tre
malplezurega, nur imagu la spektejon post tia spektaklo – FUJ! tion
homoj transbarilaj dirus ĉi momente – mi petas vin, ne
imagu plu, nur rememoru iun filmon rakontantan pri la invado de ruzaj
Marsanoj kiujn krudaj Teranoj venkis pere de iu aĉa kanto: marsanaj
cervoj malfermitaj en vitraj travideblaj globoj krevis kaj eksplodis
kio ne povas nin surprizi, kvankam plej probable ni neniam sciiĝos
ĉu tiuj rigardindaj eksplodoj estis la rezulto de hideco kaj kiĉeco
de radioelsendata kanto, aŭ eble ĝuste tia kombino de sonondoj
kaŭzis la tujan plivolumenigon de fluidoj histaj kaj trovibrigis
iujn substancojn verdeskajn ke tiu ĉi grandioza domego, palaco,
estas konstruita el imagaĵoj, iluzioj: imagaĵoj kaj iluzioj estas
ĝiaj fundamentoj, imagaĵoj kaj iluzioj estas ĝiaj vandoj kaj
tegmento (ni memoru ankaŭ, ke minuso kun minuso donas pluson, tamen
pluso kun pluso ne donas minuson) ....... Ni prenu la ekzemplon de
folio kverka. Kiom da folioj aceraj valoras unu folio kverka? La
situacion plikomplikas fakto, ke folioj kverkaj estas diversaj, vere,
ne ekzistas du samaj folioj kverkaj, tamen oni povas supozi kaj
akcepti, ke koloro kaj ĝiaj nuancoj, grandeco, dikeco, supleco kaj
elasteco, formo, desegno kaj kelkaj aliaj trajtoj kaj ecoj ne estas
decidemaj por la valoro de folio kverka, ke ĝian valoron difinas nur
ĝian kverkecon, kio kompreneble estas balbuta sensencaĵo – tamen
ĉu ni ne estus surprizegitaj se kasisto dependigus la kurzon de
valuto je grado de foruzeco kaj triviteco de bankbiletoj? Iu diros:
kvin. Iu alia demandos: kial kvin? kial ĝuste kvin? Tiam iu
konstatos: ja funkcias la regulo de mendo kaj oferto laŭ kiu io
valoras nur tiom, kiom iu volemas kontraŭ tiu io pagi. Tiam iu alia
aldiros: sed ni memoru, ke homoj plej emas pagi nenion kaj plej
volonte prenos ĉion senpage, kio povus konkludigi nin, ke ĉio
valoras nenion kaj prezoj estas nur pura elpensaĵo, imaginaĵo,
simpla, kruda spekulado. Iu alparolos: ni memoru ankaŭ pri tio, ke
mendo kaj oferto ekaperos iom poste – naskiĝas iu ŝtato kaj
enkondukas novan valuton, kiun neniu konas, neniu deziras kaj mendas
kaj kiun ĉiuj ekkonas dank'al jena komunikaĵo: la
prezo de unu libroo estas kvin ..... (eŭroj,
ekzemple), nu, de kie ili (oni) prenis tiun nombron? de la luno aŭ
de la suno? ..... ĉar poste ĉio estas klara, sed la komenco .....
Ho! Komencoj ĉiam estas klopoddonaj. Estas plej simple konstati, ke
komencoj ne ekzistas ...... Ankaŭ tia tabelo ne ekzistas. Ĝi ne
havus sencon. Ĝi tute ne havas sencon. Ĝi informus pri nenio
konsiderinte ekstreme nestabilajn kurzojn furiozantaj de nulo ĝis
senfineco, tute nedifineblajn, elrevitajn, elpensitajn, dependantajn
nur de ies humoro. Kaj la nomoj? Ho, nomoj estus interesaj. Jes. La
tabelo povus enhavi nur la nomojn. Tio estus sufiĉe interesa.
Tamen
oni povas imagi tute alian lokon. Ne netan, preskaŭ steriligitan
ejon, troplenigita per elektronikaĵoj, sed la spacon apertan, pli
apertan ol korto, placo aŭ strato – eble vojon, eble padon, eble
eĉ vastegan herbejon, stepon aŭ dezerton ...... kaj benko –
benkego – ne larĝa, ordinara benkego, sed ankaŭ ne streta, oni
povus ekkuŝi sur ĝin kaj dormi, kvankam tio postulus iom da lerteco
kaj alkutimiĝo, sufiĉe larĝa ĝi devus esti por ke ne nur la
korpon oni povus meti sur ĝin, sed diversegajn aĵojn kaj obiektojn,
ĉe unu flanko kaj ĉe l'alia, iuj fronte al aliaj, tiuj kiuj
interŝanĝontus, unu kontraŭ l'alia ...... tamen konsiderinte la
ekstreman diversecon, variecon de valutoj kaj ilia terura ŝanĝemo
kaj ankaŭ tion, ke oni neniam scius kiu valuto estus deviga en la
jena tago ja librooj jen la valuto libera kaj la
valuto libera jen
la valuto tute nedifinebla laŭ ĉiuj siaj parametroj ĝi devus
esti
neimageble longa benkego, eble eĉ senfine longa, do malfacile
farebla, malfacilege, eĉ tute malfarebla, kaj se malfarebla, ni ne
faru ĝin, ja ĉio povas esti dismetita sur la grundo, sur la
herbejo, inter floroj ....... Kaj se inter tiuj varoj dismetitaj
estus floroj? Se iu volus interŝanĝi fleŭmon pratensan kontraŭ
agrostiso blanka? Estos danĝero, ke ili intermiksiĝos kun tiuj
vivaj, kreskantaj. Tiam ili intermiksiĝos. Nenio precipa okazos. Nur
intermiksiĝo okazos. Sed tio estus la kazo preskaŭ ekstrema. Ĉar
la folioj kverkaj jam ne intermiksiĝos. Nek la folioj acerbaj. Nek
la folioj fraksenaj. Nek la folioj pomaj.
Ho!
Tio transformiĝos en la vojon. Jes. La vojo naskiĝos. La vojo sen
komenco kaj sen fino. Samkiel ĉiu vojo.
.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .petaloj rozaj | | petaloj asteraj tigetoj | | strobiloj rulaĵoj de ŝelo betula | | malnovaj diskoj gramofonaj plataj triangulaj ŝtonetoj | | mp4 forŝelaĵoj | | stumpoj kadavroj muŝaj | | kadavroj araneaj konkoj bivalvaj | | konkoj helikaj gutoj de roso matena | | buletoj de seka koto matena frosto | | nuboj lanugaj frumatena vekiĝo | | vesperega dormiĝo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Kion mi vidas? Nomojn mi vidas. Do tamen nomoj. Vortoj. Nu bone. Estu vortoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . unua gluto de freŝe infuzita teo | | dua gluto de freŝe infuzita teo kvara gluto de reinfuzita teo verda | | tria enteigo de la lipoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . nigra nokto malantaŭ la fenestro | | pluvo pluvo pluvo malaperantaj neĝflokoj | | sovaĝa ekblovego de vento . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Vi
volus ion alskribi. Aŭ vi atendas kaj supozas, ke alskribado,
aldonado estos la regulo. Tiam tiu ĉi pado plilongiĝus simile al
tiuj tretataj en la hebejo. Ne. Nenio tia. Neniuj alskribaĵoj.
Memoru, ke vi estas en la lando, kie libroverkado estas tiel agrable
akceptata, kiel agrable malakceptata estas alskribado de propraj
rimarkoj marĝene, substredako de vortoj kaj frazoj kaj ĉiu alia
alskribaĉado. Estas interese, ke homoj tute senzorge skribaĉas sur
paĝojn kaj ne skribaĉas sur bildoj pendantaj survande eĉ se tiuj
ne estas veraj pentraĵoj
sed nur malmultekostaj fuŝaj preskopioj. Nek ili aldonas siajn
sonojn al la muziko sur diskoj aŭ sur bendoj, kio, kvankam iom pli
malfacila ol notaĉi surmarĝene, tamen estas ebla ....... Ho! Tiom
da vortoj! Kiu atentus pri ili kaj prenis ilin al koro.
Kiom
valoras la vorto? |
